|
Ĝardeno kiu renoviĝas
Esperantisto Fábio Santos prezentas unu el la plej belaj muzikvideoj en Esperanto: "Ĝardeno kiu renoviĝas - Jardim que se renova" de verkisto Maurício Keller, kantita de Haroldo Menezes kaj Bruna Brasil. La juna kantistino kaj la du aliaj knabinoj estas filinoj de Fábio Santos! La muzikvideo estas parto de dokumentfilmo nome "Os Caminhos do Auto-conhecimento". La subtekstojn kreis Scott Turton. |